Ŝen Kuo
Ŝen Kuo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
沈括 | |||||
Naskonomo | 沈括 | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1030 en Hangĝoŭo, Norda Song-Dinastio | ||||
Morto | 30-an de novembro 1094 (64-jaraĝa) en Zhenjiang, Norda Song-Dinastio | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Loĝloko | Hangĝoŭo vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Song vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Shen Zhou (en) vd | ||||
Patrino | Xu Shi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto ekonomikisto apotekisto meteologo verkisto astrologo botanikisto erudiciulo entomologo zoologo terfizikisto inventisto politikisto astronomo matematikisto kartografo filozofo poeto diplomato konstruinĝeniero geologo antropologo klimatologo vd | ||||
Laborkampo | Matematiko, astronomio, meteologio, geologio, zoologio, plantoscienco, farmakologio, agronomio, etnografio kaj kartografio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Eseoj de la Sonĝa Rivero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝen Kuo (ĉine 沈括, pinjine: Shěn Kuò) (1031-1095) estis ĉina multfakulo kiu estis fizikisto, geologo, astronomo, agronomo, ambasadoro, generalo, matematikisto, kartografo, hidraŭlika inĝeniero, meteologo, botanikisto, zoologo, farmakologo, aŭtoro, kaj burokrato de la registaro de la Dinastio Song (960-1279) en Ĉinio. Ŝen Kuo loĝis en Kiantango, aktuale Hangĝoŭo. En 1063, estante 35-jaraĝa, Ŝen Kuo trapasis sukcese la imperian ekzamenon por eniri en la servon de la registaro. Li iris kiel ambasadoro al la Tanguta Imperio kaj estis ankaŭ en la militoj kontraŭ ili. Li estis la ĉefa administranto de la oficejo de astronomio kaj kanceliero de la akademio de Han-lin. Li estis ankaŭ politika aliancano kaj konfidenculo de la kanceliero Vang Anŝi kaj de la imperiestro Ŝenzong (神宗 Shénzōng; 1067-1085).
Ŝen Kuo estis la unua kiu priskribis la magnetan kompason en sia libro Mengksi Bitan. Tio okazis unu jarcenton antaŭ Alexander Neckham priskribis ĝin en Eŭropo. Li faris ankaŭ teorion geologian pri la geomorfologio observante la kuŝejojn de ŝlimo, la fosiliojn el maroj kiuj troviĝas sur montoj, kaj la subterajn ŝtoniĝintaj fosiliojn el bambuo trovitaj en regiono kie ne kreskas bambuo. Li priskribis ankaŭ la moveblan tipon de presado el argilo, inventita de la metiisto Bi Ŝeng en la jaroj 1041 kaj 1048. Li plibonigis la inventojn de la armela globuso, de la gnomono, kaj de la klepsidro. Li malkovris la koncepton astronomian de la vera nordo, kaj asertis, ke la Suno kaj la Luno estas sferaj, kaj tute ne ebenaj, uzante la observadon de la suna kaj luna eklipsoj. Li faris du atlasojn, kaj kreis geografian tridimensian mapon. Li estis ankaŭ la unua en Ĉinio kiu priskribis la sekan digon por la riparado de ŝipoj. Li reformis la ĉinan kalendaron baze sur observoj astronomiaj precizaj kiujn li faris dum monatoj.
Ŝen Kuo vivis fine de sia vivo kelkajn jarojn izole, en sia hejmo kiu havis distran ĝardenon, ĉe Ĉĵencjan, provinco Ĝjangsuo. Lia tombo estas en la zono de Ĝuhango de Hangĝoŭo, kiu ĵus pro iniciato de la ĉina registaro rekonstruiĝis entute en septembro 2001.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝen Kuo ĉe Chinaculture.org
- Kuo Bambuaj Burĝonoj[rompita ligilo]
- Naskiĝintoj en 1030
- Mortintoj en 1094
- Ĉinaj generaloj
- Ĉinaj klimatologoj
- Ĉinaj eseistoj
- Ĉinaj astronomoj
- Ĉinaj diplomatoj
- Ĉinaj agronomoj
- Ĉinaj artkritikistoj
- Ĉinaj kartografoj
- Ĉinaj entomologoj
- Ĉinaj botanikistoj
- Ĉinaj geofizikistoj
- Ĉinaj hidrologoj
- Ĉinaj geomorfologoj
- Ĉinaj mineralogoj
- Ĉinaj militverkistoj
- Optikaj fizikistoj
- Ĉinaj inĝenieroj
- Ĉinaj etnografoj
- Ĉinaj farmakologoj
- Ĉinaj meteologoj
- Ĉinaj muzikistoj
- Ĉinaj filozofoj
- Ĉinaj enciklopediistoj
- Ĉinaj inventistoj
- Ĉinaj matematikistoj
- Ĉinaj poetoj
- Ĉinaj zoologoj
- Ĉinaj verkistoj
- Hidraŭlikaj inĝenieroj
- Universalaj kleruloj
- Metafizikistoj