Pedieo
Pedieo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
La Pedieo (greke Πεδιαίος / Πηθκιάς, turke Kanlıdere) estas la plej longa rivero de la insulo Kipro kun longeco de ĉirkaŭ 100 kilometroj. Kiel ĉiuj riveroj en Kipro, ĝi ne portas akvon la tutan jaron, sed nur dum tri ĝis kvar monatoj vintre. En la someraj monatoj ĝi sekiĝas en partoj pro la malalta pluvokvanto.
Ĝi originas en la Montoj Troodos proksime de la Monaĥejo Mahera, fluante nordorienten al la ĉefurbo de la insulo, Nikozio. Ĝi tiam fluas orienten tra la teritorio de la parte agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro. Ĝi fluas en la Golfon Famagustan proksime de la antikva greka urbo Salamis.
La rivero havas suman longon de ĉirkaŭ 100 km. Laŭlonge de 18 km, la riverbordo en la areo de Nikozio estis transformita en piediran promenon [1]. Du digoj estis konstruitaj laŭ la rivero, la plej granda ĉe Tamassos, konstruita en 2002 [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leonidou, Leo, "River path to get a big extension", Cyprus Mail, July 8, 2007. Kontrolita 2007-09-05.
- ↑ Dams of Cyprus. Euro-Mediterranean Information System. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2007-09-05.