Newbury
Aspekto
Newbury | |
urbo | |
la urba merkata placo
| |
Lando | Britio |
---|---|
Unio | Eŭropa Unio |
Regiono | Sud-orienta Anglio |
Provinco | Berkshire |
Situo | Newbury |
- koordinatoj | 51° 24′ 2″ N 1° 19′ 24″ U / 51.40056 °N, 1.32333 °U (mapo) |
Loĝantaro | 28,339 (2001) |
Horzono | GMT+0h |
- somera tempo | GMT+1h |
Poŝtkodo | |
Situo de Newbury kadre de Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Newbury, Berkshire | |
Retpaĝo: www.newbury.gov.uk | |
Newbury estas urbo de Britio, situanta proksimume 95 kilometrojn okcidente de Londono. Newbury apartenas al la nuna administra regiono Sud-orienta Anglio kaj la historia provinco Berkshire, borde de la rivero Kennet kaj de la kanalo Kennet kaj Avon. En la urbo mem vivas iom malpli ol 30 000 homoj, sed kune kun kunkreskintaj antaŭurboj kiel Thatcham oriente la suma urbeca teritorio havas pli-malpli 60 000 loĝantojn. En la urbo vivas pluraj konatuloj, inter ili la verkisto Richard Adams, aŭtoro de la novelo "Watership Down" pri la sorto de kunikla familiego.