[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Magnavox Odyssey 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnavox Odyssey 2
video game console model vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Odyssey 1TL200
Sekvanto Odyssey 100
vdr

La Magnavox Odyssey 2 (stiligita kiel Magnavox Odyssey²), ankaŭ konata kiel Philips Odyssey 2, estas dua-generacia hejma videoludilo kiu estis lanĉita en 1978. Ĝi estis vendita en Eŭropo kiel la Philips Videopac G7000, en Brazilo kaj Peruo kiel la Philips Odyssey kaj en Japanio kiel Odyssey2 (オデッセイ2 odessei2). La Odyssey 2 estis unu el la kvin ĉefaj hejmaj videoludiloj antaŭ la videoluda kraŝo de 1983, kune kun Atari 2600, Atari 5200, Intellivision kaj ColecoVision.

En la fruaj 1970-aj jaroj, Magnavox pioniris la hejman videoludindustrion per sukcese enkondukado de la unua hejma konzolo al la merkato, la Magnavox Odyssey. Ĝi rapide estis sekvita de kelkaj postaj modeloj, ĉiu kun kelkaj teknologiaj plibonigaĵoj. En 1978, Magnavox, tiam filio de Philips, decidis lanĉi tute novan posteulon, Odyssey 2.

En 2009, la videoluda retejo IGN nomis la Odyssey 2 la 21-an plej memorindan videoludkonzolon, el sia listo de 25.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Magnavox Odyssey 2 is number 21. Alirita 2012-07-28.