Hazardo
Hazardo estas imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj).
Oni ankaŭ povas difini hazardon, kiel la renkontigo de du nedependaj kaŭzaj serioj.
- Ekzemplo: pluvegas ekstere, kaj iom post iom, ia tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas kaŭza serio.
- Post la pluvo, mi deziras promeni, tio estas ankaŭ kaŭza serio, sed alia.
- Sed, se tiuj du serioj renkontiĝas, mi prenos tegolon sur la kapo, kaj estos hazardo.
Do, la hazardo ekestas, kiam kaŭzaj serioj renkontiĝas en la tempo KAJ en la spaco.
Ĝis la ekesto de la kvantuma fiziko scienco kredis je ne-ekzisto de vera hazardo. La kvantuma fiziko asertas, ke sur mikroskopa nivelo (pri la sorto de partikloj) ekzistas hazarda konduto, kiu efikas al la makroskala mondo. La fizikisto Albert Einstein, fondinto de la teorio de relativeco, ne akceptis la ekziston de hazardo; kvankam li ne sukcesis prezenti konvinkajn argumentoj kontraŭ ĝi, li stimulis la tiurilatan esploradon.
-
Tasko: dividu 11 monerojn al 10 porkoj
-
Ĉu hazardo tiel dividas 11 monerojn al 10 porkoj?
-
Tiel hazardo dividas: Unu ricevas tre multe (3), du ricevas multe (2) kaj kvar ricevas po 1. 30 % ricevas neniom.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sorto, fortuno, destino, risko
- Hazardludo, loto, loterio
- Koincido
- Komplikeco
- Kontingenco
- Bonŝanco, Ĝojo, Feliĉo
- Informo
- Peĉo
- Serendipo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.fooledbyrandomness.com
- http://wetzel.psych.rhodes.edu/random/intro.html Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.random.org Arkivigite je 2011-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cs.auckland.ac.nz/CDMTCS/chaitin/sciamer.html Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine