[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Bananujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bananujo
Bananujo
Bananujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Zingibraloj Zingiberales
Familio: Muzacoj Musaceae
Genro: Musa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bananujo estas nomo por la planto de la genro muzo kiu produktas la ofte manĝatan frukton Banano. Ĝi devenas el la tropika regiono de Sudorienta Azio kaj Aŭstralio. Hodiaŭ, ĝi estas kultivata tra ĉiuj tropiklandoj. Bananujoj estas de la familio Muzacoj. Ili estas kultivataj ĉefe por sia frukto. Kvankam bananujo povas atingi grandan alton (9m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efektive ne produktas lignan trunkon. La pseŭdotrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝis kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas extremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4m longe kaj 1m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiu kreskas sub la tero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]