Armena-tataraj masakroj
La Armena-tataraj masakroj (ankaŭ konata kiel "Armena-tatara milito" kaj pli ĵuse la "Armena-azera milito") temas pri la sangoplena konfrontiĝo inter la etnaj grupoj kristanaj armenoj kaj islamaj azeroj (en tiu tempo komune konataj kiel "tataroj") en tuta Kaŭkazio, en 1905-1907.
La masakro ekiĝis dum la rusa revolucio de 1905, kaj centoj da homoj pereis. La konfrontoj plej akraj okazis en februaro 1905 en Bakuo, en majo en Naĥiĉevano, en aŭgusto en Ŝuŝa kaj en novembro en Elizavetopolo, damaĝante la urbojn kaj naftokampojn de Bakuo. Ia violento, sed malpli grava ankaŭ krevis en Tbiliso.
Laŭ la esploristo Firuz Kazemzadeh , "neeblas kulpigi je la masakroj nur unu flankon. Verŝajne en kelkaj kazoj (Bakuo, Elizavetpolo) la azeroj unue ekpafis, en aliaj (Ŝuŝa, Tbiliso) estis la armenoj". La konfrontiĝoj ne limiĝis al la urboj, kaj, laŭ Swietochowswki, citante armenajn fontojn: 128 azeraj vilaĝoj kaj 158 armenaj estis detruitaj aŭ disrabitaj, dum la kalkuloj pri la mortigado varias amplekse, ekde 3000 al 10.000, kie azeroj pli suferis la vivperdon.