Aberdeenshire
Aberdeenshire | ||||
---|---|---|---|---|
skotgaele Siorrachd Obar Dheathain | ||||
administra regiono | ||||
Blazono | ||||
konsilia areo en Skotlando [+] | ||||
Lando | Skotlando | |||
Koordinatoj | 57° N, 2° U (mapo)57.151-2.123Koordinatoj: 57° N, 2° U (mapo) | |||
Ĉefurbo | Aberdeen (kiu tamen mem ne apartenas la la areo) | |||
- koordinatoj | 57° N, 2° U (mapo)57.151-2.123Koordinatoj: 57° N, 2° U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 6 312,58 km² (631 258 ha) [+] | |||
Areo | 6 312,58 km² (631 258 ha) | |||
Loĝantaro | 261 210 [+] (2019) | |||
Denseco | 41,38 loĝ./km² | |||
ISO 3166-2 | GB-ABD | |||
|
||||
Aberdeenshire | ||||
Vikimedia Komunejo: Aberdeenshire [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Aberdeenshire - jen angle, skotgaele Siorrachd Obar Dheathain - estas la nomo de antaŭa graflando kaj nuna administra regiono ("konsilia areo") de Skotlando. Ekde 1900 la urbo Aberdeen sendependis de Aberdeenshire. La graflando formale aboliciiĝis en 1975, kiam ĝi iĝis parto de multe pli granda regiono nomita Grampian.
En 1996 reestiĝis Aberdeenshire kiel administra regiono, tamen kun iom malsamaj landlimoj. Laŭ la stato de 2019, en la areo vivis 261 210 loĝantoj sur areo de 6 313 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]En Aberdeenshire situas multaj montoj. La ĉefa rivero estas Rivero Dee [DI:]: tie, kaj en aliaj riveroj de Aberdeenshire, troveblas salmoj kaj trutoj.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Multaj antikvaj restaĵoj kaj kasteloj videblas. Inter la kasteloj estas:
- Kastelo Balmoral, posedaĵo de la brita monarĥo
- Kastelo Huntly
- Kastelo Crathes
- Kastelo Drum
- Kastelo Dunnottar
- Kastelo Slains
Ĉefaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Inter la urboj de la nuna Aberdeenshire estas: