Crypturellus reai
Crypturellus reai | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crypturellus reai (Chandler, 2012) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Fosilio de Mioceno
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Crypturellus reai estas birdospecio el fosilioj de Mioceno apartenanta al la familio de Tinamedoj. Ĝi estis priskribita en 2012 el materialo origine elfosita de la usona paleontologo Barnum Brown en 1899 en Patagonio. La specifa epiteto honoras Amadeo M. Rea, edukisto kaj amiko de la priskribinto.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La holotipa maldekstra humero estas en la Usona Muzeo de Natura Historio (AMNH), kiu sponsoris la Patagonian ekspedicion de 1898-99, estrita de John Bell Hatcher, ĉe kiu Brown estis reprezentanton de AMNH. La loko de al malkovro estis rojo ĉe Cañadón de las Vacas, sudoriente de la provinco Santa Cruz. Ĝi troviĝis ĉe kuŝejoj de komenca al meza Mioceno (antaŭ 16.3–17.5 milionoj da jaroj) de la kuŝejaro Santa Cruz. La loko estas konsiderinde pli suda ol la teritorioj de la nunaj membroj de Crypturellus, kiuj loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj medioj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Chandler, Robert M. (2012). “A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina.”, Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology 9 (2), p. 1–8. Arkivigite je 2017-03-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-18. Alirita 2013-09-28.
|