3-a de novembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de novembro estas la 307-a tago de la jaro (la 308-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 58 tagoj restas.
Je la 3-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 361: Juliano la Apostato iĝis romia imperiestro
- 644: En Medino estis murdita la dua islama kalifo Umar ibn al-Ĥattab, per stileto fare de kristana persa militkaptito
- 1231: Pollando: unua mencio pri Zgierz
- 1333: Inundo de la rivero Arno damaĝis Florencon - notis kronikisto Giovanni Villani
- 1414: Jan Hus alvenis al Konstanco, kie tri tagojn poste papo Johano la 22-a malfermis la koncilion de Konstanco
- 1468: Duko de Burgundio Karlo la Brava konkeris ribeliĝantan Lieĝon
- 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris Dominikon
- 1527: Ferdinando la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1534: Kristanismo: Gvidpova akto: reĝo Henriko la 8-a estis agnoskita de Parlamento de Anglio kapo de la Eklezio de Anglio; la katolika papo establis unuan diocezon en Afriko sude de Saharo: Sao-Tomeo kaj Principeo
- 1592: Urbo San Luis Potosí fondiĝis en Meksiko
- 1706: Pli ol mil personoj pereis en detruita de tertremo itala urbo Sulmona
- 1771: Bara Konfederacio: konfederaciistoj de Bar provis forkapti polan reĝon Stanislao Aŭgusto Poniatowski
- 1793: Franca verkisto kaj humanistino Olympe de Gouges estis gilotinita pro sia politika sinteno dum la Franca revolucio de 1789
- 1839: Sultano Abd-ul-Meĝid eldonis dekreton komenciĝantan periodon de reformoj en Otomana Imperio
- 1844: Romo: premiero de la opero La du Foscari de Giuseppe Verdi
- 1868: Ulysses S. Grant gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1880: Japanio: publika prezento de la nacia himno Kimi Ga Jo
- 1884: Germana Novgvineo establiĝis kiel protektorato - ampleksis nord-orientan Nov-Gvineon kun insuloj de Pacifika Oceano
- 1891: Belga gazeto "Gazet van Antwerpen" aperis
- 1893: Eksplodo de la hispana vaporŝipo Cabo Machichaco en haveno Santandero mortigis 590 homojn kaj vundis 525
- 1894: En Posen (nuna Poznano) fondiĝis germana naciisma organizaĵo Deutscher Ostmarkenverein, nomata Hakata (de la nomoj de ties organizantoj: Hansemann, Kennemann kaj Tiedemann) - ĝia celo estis germanigo de polaj teroj sub la prusa aneksaĵo
- 1896: William McKinley gajnis prezidentan baloton en Usono (batalante kontraŭ William Jennings Bryan)
- 1898: Sur filipina insulo Negroso eksplodis kontraŭhispana ribelo
- 1903: Panamo fariĝis sendependa de Kolombio; István Tisza iĝis ĉefministro de Hungario; nederlanda fiziologo Willem Einthoven evoluigis elektrokardiografion
- 1905: Rusia revolucio de 1905: Grandprinclando Finnlando akiris aŭtonomecon (de la Rusia Imperio)
- 1906: Germana kuracisto kaj psikiatro en Tübingen priskribis nekonatan malsanon de kortekso, nomitan post 1967 Alzheimer-malsano
- 1911: Usona aŭtomobila firmao Chevrolet fondiĝis
- 1913: En Usono oni enkondukis enspezimposton
- 1914: Unua Mondmilito: Du britaj militŝipoj kaj unu franca bombardis, por rompi blokadon de markolo Dardaneloj, turkan fortreson en Sedd el Bahr; Oriento de Anglio: germanaj submarŝipoj atakis en Norfolk havenurbon Great Yarmouth
- 1915: En Banjaluko komenciĝis proceso de 156 serbaj naciaj agantoj
- 1918: Unua Mondmilito: Aŭstrio-Hungario subskribis armisticon de Padovo kun Triopa Entento; Kilo: ribelo de germanaj maristoj komencis Novembran Revolucion en Germanio; en Lvovo kreiĝis Pola Nacia Komitato
- 1919: En Latva milito de sendependeco la latva armeo komencis kontraŭofensivon kontraŭ germana-rusa armeo komandata de Pavel Bermondt-Avalov
- 1927: Tunelo Holland malfermiĝis en Novjorko sub la rivero Hudsono - unua subakva tunelo de la mondo por transporto
- 1928: Turkio transiris de la araba alfabeto al la turka, bazita sur la latina alfabeto
- 1929: André Tardieu iĝis ĉefministro de Francio
- 1930: Getúlio Vargas ĵuriĝis kiel prezidanto de Brazilo - 10 tagojn post kiam antaŭa registaro estis faligita de militistaro, lia inaŭguro markis finon de la "Malnova Respubliko"
- 1935: Preskaŭ 98% de redonitaj voĉoj en greka referendumo subtenis restarigon de Georgo la 2-a kiel reĝo de grekoj
- 1936: Oficanta prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt estis elektita por dua oficperiodo
- 1937: Granda Teroro: sur Solovecaj insuloj en Sandarmoĥ laŭ verdikto de NKVD-trio oni pafmortigis pli ol 100 ukrainajn intelektulojn, i.a. Volodimir Ĉeĥivskij - estinta ĉefministro de Ukraina Popola Respubliko, Miroslav Irĉan - esperantisto, Mikola Kuliŝ, Valerian Pidmohilnij, Flagont Volinec, Pavel Voloŝin kaj Mikola Zerov - reprezentantoj de la pafita renesanco
- 1939: Germana okupado de Pollando: en la masakro de Piaśnica, arbare apud Wejherowo, germanoj pafmortigis ne malpli ol 82 polojn, inkluzive de oficistoj el Gdynia; germanaj kaj sovetiaj regopovoj interkonsentis pri libervola setligo de germanoj el aneksitaj, fare de Sovetunio, orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko al Germanio en novaj limoj, kaj setligo de rusoj, belorusoj kaj ukrainoj de Ĝenerala Gubernio al Sovetunio; komisaro de Tria Regno pri germanigo rajtigis administracion al okupo de polaj loĝejoj kun plena havaĵo — deportataj poloj povis nur kunporti personajn aĵojn
- 1940: Albana Fronto: itala Alpa Divizio trairante Pindon alproksimiĝis al montpasejo Metsovo - greka 2-a Armea Korpuso komencis kontraŭatakojn kun helpo de montaranoj, precipe virinoj; en Londono subskribiĝis pola-brita protokolo pri la principoj de "pruntado" de militŝipoj al la pola ekzila registaro, Germana polico pafmortigis en Lipno 10 polojn kaj en Bralewnica (proksime al Tuchola) 10 personojn;
- 1941: Orienta Fronto: en Krimeo germana 30-a Armea Korpuso konkeris Simferopolon; Germana polico pafmortigis en Bliżyn (proksime al Skarżysko-Kamienna) ĉirkaŭ 90 sovetajn militkaptitojn, akuzitaj pri provo de ribelo, kaj en Zakopane 5 personojn; interveno de brita ambasadoro ĉe sovetaj regopovoj pri evakuo de la Pola Armeo en Sovetunio - soveta registaro konsentis akcepti al formiĝanta Pola Armeo, pro alveno de multaj kandidatoj, ĝis 30 mil personojn
- 1942: Germana polico kaj soldatoj pafmortigis en Varsovio 40 personojn, kaj en 4 aliaj lokoj 38 polojn kaj judojn, kaj en Poznan plenumis 6 mortpunojn; de koncentrejo Aŭŝvico fuĝis ĉirkaŭ 100 sovetaj militkaptitoj; en Kruszwica establiĝis labortendaro por judoj; Pola Rezistomovado: komandantaro de polaj skoltoj disdividis laŭaĝe grizajn taĉmentojn: a) "zaviŝanoj" - la plej junaj por "eta sabotado", b) "batal-lernejoj" - skoltoj en la aĝo de 12-16 jaroj por flankatako, c) "sturmaj grupoj" - pli ol 16 jaraj (flankatakaj-batalaj taĉmentoj); parta voĉdonado al Usona Senato, Usona Domo de Reprezentantoj kaj guberniestroj en kelkaj Subŝtatoj de Usono
- 1943: Operaco Reinhardt: en laborkoncentrejo Majdanek oni mortpafis 18 400 judojn (nokte de la 3-a/4-a) - entute dum du tagoj germanoj pafmortigis en distrikto Lublin 42 mil judojn, kio estas la plej granda germana amasa ekzekuto dum la milito (en Poniatowa estis pafmortigitaj aŭ vivbruligitaj ĉirkaŭ 15 mil judoj); trupoj de sovetunia 1-a Ukraina Fronto komencis atakon al Kievo; direktivo de Adolf Hitler n-ro 5 pri rezisto kontraŭ la Ruĝa Armeo; Italio: Galeazzo Ciano arestita ordone de Benito Mussolini; usona 8-a Aviada Armeo (pli ol 500 atakaviadiloj) atakis Wilhelmshaven
- 1944: Germana polico pafmortigis en Sarnia Góra 5 polojn; Pola Rezistomovado: en arbaroj de Przysucha, distrikto Sokołowski, legiana infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo reĵetis atakon de la Rusa Liberiga Armeo; komandantoj de Slovaka nacia ribelo, generaloj Ján Golian kaj Rudolf Viest, estis kaptitaj, torturitaj kaj ekzekutitaj de la germana armeo; en Dalmatio jugoslavia 26-a Divizio konkeris Šibenik; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la sovetunia 2-a Ukraina Fronto okupis Szolnok kaj Cegléd
- 1946: Imperiestro Hirohito agnoskis novan konstitucion de Japanio
- 1954: Premiero de unua filmo el la serio Godzilo
- 1955: Irano aliĝis al la kontraŭkomunista Pakto de Bagdado
- 1956: Sueza krizo: dum invado al Gaza Sektoro Israelaj Defendaj Fortoj mortpafis centojn da palestinaj rifuĝintoj kaj loĝantoj de Ĥan Junis (275 viktmoj) kaj Rafah (111 viktimoj); Hungara revolucio de 1956: En Hungara Parlamentejo komenciĝis intertraktado por retiro de sovetiaj trupoj; ministro pri defendo Pál Maléter estis arestita en stabejo de Ruĝa Armeo en Tököl; Tria Kabineto Imre Nagy formiĝis - ĝis la 12-a de novembro estas oficiale la sola legitima registaro; Béla Király iĝis komandanto de Nacia Gvardio; Sovetiaj trupoj fermis la aŭstro-hungaran ŝtatlimon; Princo József Mindszenty, liberigita de malliberejo, aŭdiĝis en radioparolado; János Kádár kaj Ferenc Münnich formis en Moskvo hungaran kontraŭregistaron; J. Tito kaj N. Ĥruŝĉov konsentis pri armea ago kontraŭ la Hungara revolucio- marŝalo G. Ĵukov ricevis la ordonon ataki ribelantojn (imperiisma invado)
- 1957: Sovetunio lanĉis artefaritan sateliton Sputniko 2 kun la hundo Lajka
- 1960: Félix Houphouët-Boigny iĝis unua prezidento de Ebur-Bordo
- 1961: U Thant iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj; Belorusa SSR (Sovetunio): monumento al Stalin en Minsko estis malmuntita
- 1963: Nupto de sovetiaj gekosmonaŭtoj Valentina Tereŝkova kaj Andrijan Nikolajev
- 1964: Oficanta prezidento de Usono Lyndon B. Johnson elektiĝis por dua oficperiodo
- 1969: Usona prezidento Richard Nixon petegis subtenon de la "silenta plimulto", aludante al tiuj usonanoj, kiuj tiutempe ne partoprenis en protestoj kontraŭ milito en Vjetnamio; en Usono fondiĝis publika televidkanalo - la Publika Servo de Disvastigo, kiel neprofitcela organizaĵo
- 1970: Salvador Allende iĝis prezidento de Ĉilio
- 1978: Dominiko sendependiĝis (de Britio)
- 1983: Eŭfrato: fundamentoj de la digo Atatürk kaj de hidroelektra centralo estis metitaj - rezulte de tio detruiĝis neolitika arkeologia loko
- 1984: En Varsovio okazis enteriga ceremonio de pastro Jerzy Popiełuszko, la kapelano de "Solidareco", apud preĝejo en la kvartalo Żoliborz - la funebradon partoprenis pli ol 600 mil personoj kaj ĉirkaŭ mil pastroj
- 1986: Mikronezio fariĝis sendependa, ĉesas la (laŭ mandato de Unuiĝintaj Nacioj okazinta) usona administrado
- 1988: Tamilaj solduloj surteriĝis sur Maldivoj por faligi registaron - interveno de Barato tion malebligis; en Sovetunio la hebrea lingvo rajtis esti instruata
- Revolucioj de 1989: Leĝo pri civitaneco estis adoptita en la komenca kunsido de la Supera Soveto de Litova Soveta Socialisma Respubliko (Sovetunio), kiu donis la rajton je civitaneco al ĉiuj loĝantoj de Litovio; Bulgario: sendependa asocio Ekoglasnost prezentis al la Nacia Asembleo peticion kontraŭ projekto Rila-Mesta post marŝo tra la stratoj de Sofio, la unua amasa manifestacio kontraŭ komunista registaro
- 1990: Esoterismo: Tutmonda Kongreso de Spiritismo komenciĝis en Belgio
- 1992: William J. Clinton iĝis prezidento de Usono; Post falo de la komunista reĝimo Ĉarto 77 oficiale finis sian agadon dum kunveno de parolantoj en Prago
- 1994: Plena suna eklipso videbla super Sudameriko, Atlantika Oceano kaj suda Afriko
- 1996: Bulgario: Petar Stojanov gajnis prezidentan balotadon
- 2000: Ukrainio: en arbaro apud Kievo oni trovis senkapigitan korpon de ukraina sendependa ĵurnalisto Georgij Gongadze
- 2002: Premiero de la usona filmo Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj
- 2004: Konskripcio: deviga militservo en Hungario estis finita; hungaroj anoncis retiron de siaj 300 soldatoj el Irako ĝis fino de 2005; Ali Mohamed Gedi iĝis ĉefministro de Somalio
- 2004: Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajan iĝis prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- 2007: Prezidento generalo Pervez Muŝaraf anoncis enkondukon de krizostato en Pakistano
- 2009: Prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus subskribis traktaton de Lisbono
- 2012: Varsovio: refoja funebra enterigo de Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de la Dua Pola Respubliko, pereinta en la kraŝo de la pola registara aviadilo super Smolensk
- 2013: Suna eklipso videbla en Afriko, Eŭropo kaj Orienta Usono
- 2014: En Novjorko oficiale ekfunkciis konstruaĵo One World Trade Center
- 2017: En Varsovio okaziĝas Unua Monda Kongreso de Poloj sub la slogano Strategio por Pollando super disdividoj
- 2021: Internacia Televida Festivalo de Mez-Orienta Eŭropo "La koro de Eŭropo" komenciĝis en Varsovio - kun partopreno de 12 landoj kaj oferto de 90 filmoj (dokumentaj, porinfanaj k.a.)
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: post matena pripafo de Zaporiĵo la nuklea centralo estis detranĉita de kurento; po 107 militkaptitoj de ĉiu flanko estis interŝanĝitaj; Svislando transdonos 100 mln da frankoj por rekrei energetikan infrastrukturon de Ukrainio
- 1937: Persekutado kontraŭ esperantistoj: eminenta ukraina esperantisto Miroslav Irĉan, reprezentanto de pafita renesanco, estis pafmortigita en Sandarmoĥ
- 2022: Sud-Koreio: la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto komenciĝis en Pusano
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 39 - Lukano, romia poeto (m. 65)
- 1500: Benvenuto Cellini, itala skulptisto kaj verkisto (m. 1571)
- 1558: Thomas Kyd, angla dramisto (m. 1594)
- 1560: Annibale Carracci, itala pentristo (m. 1609)
- 1564: (baptotago) Francisco Pacheco, hispana pentristo, desegnisto, poeto, teoriisto de arto (m. 1644)
- 1587: Samuel Scheidt, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1653)
- 1618: Aŭrangzebo, reganto de Mogola Imperio (m. 1707)
- 1624: Jean d'Estrées la 2-a, franca admiralo kaj marŝalo (m. 1707)
- 1632: Apafi la 1-a, reganto de Transsilvanio (m. 1690)
- 1749: Daniel Rutherford, skota kemiisto kaj fizikisto, malkovrinto de nitrogeno (m. 1819)
- 1784: Antonín Mánes, ĉeĥa pentristo, profesoro (m. 1843)
- 1794: William Cullen Bryant, usona verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1878)
- 1801: Vincenzo Bellini, itala operkomponisto (m. 1835)
- 1801: Karl Baedeker, germana eldonisto
- 1808: Gábor Egressy, hungara aktoro, ĵurnalisto (m. 1863)
- 1840: Johann Sperl, germana pentristo (m. 1914)
- 1847: Bertalan Török, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (m.1918)
- 1882: Jakub Kolas, belorusa poeto kaj tradukisto (m. 1956)
- 1885: Lajos Boga, hungara zoologo kaj profesoro (m. 1956)
- 1889: Rezső Seress, hungara komponisto, violonisto (m. 1968)
- 1893: Béla Baráth, hungara bibliotekisto kaj bibliografo, fakulo pri prapresaĵoj (m. 1977)
- 1898: Dmitro Falkivskij, ukraina poeto, ĵurnalisto, tradukisto, viktimo de stalinismo, ekzekutita (m. 1934)
- 1899: Ernfrid Malmgren, sveda instruisto, direkciano de Sveda Esperanto-Instituto, sekretario de Sveda Esperanto-Federacio, turismo-aganto, aŭtoro de La Esperanto-Klubo kaj kunaŭtoro de lernolibro por estonoj, prezidanto de UEA (m. 1970)
- 1900: Adolf Dassler, germana entreprenisto, fondinto de sportvesta firmao Adidas (m. 1978)
- 1901: André Malraux, franca verkisto, eseisto, arkeologo, orientalisto (m. 1976)
- 1901: Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj (m. 1983)
- 1901: Stanisław Tołpa, pola profesoro pri botaniko klasifikinta eŭropajn torfojn, inventinto de torfaĵo kontraŭ kancero (m. 1996)
- 1907: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (m. 1994)
- 1908: Giovanni Leone, prezidento de Italio (m. 2001)
- 1909: Antonina Apollo, estonino persekutita en Sovetunio, korespondinta kun 100 esperantistoj, tradukinta novelaron En Fremda Urbo, pentristino de LF-Koop, aŭtorino de poezia verko Saluto (m. 1993)
- 1912: Alfredo Stroessner, prezidento de Paragvajo (m. 2006)
- 1913: Marika Rökk, hungara aktorino, kantistino kaj dancistino (m. 2004)
- 1917: Blanka Erős, rumania hungara ĵurnalistino (m 1988)
- 1917: Éva Semlyén, rumania hungara lernolibroverkistino (m. 1986)
- 1918: Raimon Panikkar, hispana sacerdoto, teologo kaj filozofo (m. 2010)
- 1918: Béla Kovács, rumania hungara agronomo, fakverkisto
- 1921: Charles Bronson, usona aktoro (m. 2003)
- 1926: Valdas Adamkus, prezidento de Litovio
- 1927: Zbigniew Cybulski, pola aktoro (m. 1967)
- 1928: Tezuka Osamu, japana kuracisto, mangaverkisto, animeverkisto (m. 1989)
- 1931: Monica Vitti, itala aktorino (m. 2022)
- 1933: Amartya Sen, barata Nobelpremiita ekonomikisto, kunkreinto de la indico de homa disvolviĝo
- 1933: Michael Dukakis, usona politikisto, guberniestro de Masaĉuseco
- 1934: József Illés, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1935: Betinho, brazila politika aktivulo kaj sociologo (m. 1997)
- 1943: Árpád Hadnagy, rumania hungara geologo kaj mineralogo, ĉefmuzeologo en Oradea
- 1944: Vilma Kósa-Szánthó, rumania hungara sociologino, etnografino
- 1945: Gerd Müller, germana futbaltrejnisto
- 1950: Péter Csehi, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1951: Giovanni Teresi, itala poeto latinlingva
- 1953: Kate Capshaw, usona aktorino
- 1962: Phil Katz, usona komputikisto, kunkreinto de la Zip dosiera formato por densigo de datumoj (m. 2000)
- 1964: Hermann Pfeiffer, germana grafikisto
- 1967: Steven Wilson, angla muzikisto, komponisto, gvidanto de brita rokgrupo Porcupine Tree
- 1975: Alexander De Croo, ĉefministro de Belgio
- 1975: Annamária Kádár, rumania hungara psikologino
- 1977: Loránt Vincze, rumania hungara redaktoro, ĵurnalisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 361: Konstancio la 2-a, imperiestro de Romio (n. 317)
- 644: Umar ibn al-Ĥattab, la dua araba kalifo (n. ĉirkaŭ 591)
- 753: Sankta Pirmino, visigota monaĥo, germana sanktulo (n. 700)
- 1475: Bartolomeo Colleoni, itala kondotiero, ĉefkapitano de Venecia Respubliko (n. 1395)
- 1584: Karlo Boromeo, itala kardinalo, katolika sanktulo (n. 1538)
- 1599: Andreo Báthori, pola kleriko, episkopo de varmio-diocezo, kardinalo, princo de Transilvanio (n. 1563)
- 1600: Richard Hooker, anglikana pastro kaj teologo (n. 1554)
- 1639: Martín de Porres, perua katolika sanktulo (n. 1569)
- 1652: José de Ribera, hispana pentristo kaj gravuristo (n. 1591)
- 1675: Ahmed Köprülü, grandveziro de Otomana Imperio (n. 1635)
- 1793: Olympe de Gouges, franca abolistino, feministino kaj dramistino, ekzekutita (n. 1748)
- 1848: Alessandro Poerio, itala poeto, verkisto, soldato kaj liberecbatalanto (n. 1802)
- 1852: Carlos María de Alvear, argentina militisto kaj politikisto (n. 1789)
- 1864: António Gonçalves Dias, brazila poeto de romantikismo, porbatalanto de brazila politika sendependeco (n. 1823)
- 1878: Imre Medve, hungara politikisto, grafikisto (n. 1818)
- 1884: Menyhért Lónyay, hungara nobelo, prezidanto de Hungara Scienca Akademio, ĉefministro de Hungario (n. 1822)
- 1890: Ulrich Ochsenbein, svisa politikisto kaj generalo (n. 1811)
- 1891: Louis Lucien Bonaparte, franca lingvisto, spertulo pri la eŭska lingvo, nevo de Napoleono Bonaparte (n. 1813)
- 1914: Georg Trakl, aŭstra lirikisto, reprezentanto de ekspresionismo (n. 1887)
- 1917: Léon Bloy, franca verkisto priskribanta periodon de spekulanto-kompanioj, membro de la movado Revivigo katolika (n. 1846)
- 1921: Andrzej Niemojewski, pola verkisto, publicisto, tradukisto, pioniro de liberpensula movado, kunkreinto de la pola religiologio (n. 1864)
- 1927: Karel Matěj Čapek-Chod, ĉeĥa verkisto (n. 1860)
- 1929: Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, pola lingvisto, spertulo pri dialektoj de slava lingvaro, kreinto de la termino fonemo, publicisto, kandidato de naciaj minoritatoj al prezidento, Esperanto-konanto (n. 1845)
- 1932: Rhodes Marriott, angla ŝak-ĉampiono kaj esperantisto, tradukisto, dumviva membro de UEA (n. 1856)
- 1937: Ukrainaj viktimoj de NKVD, reprezentantoj de pafita renesanco ekzekutitaj en Sandarmoĥ:
- Mikola Kuliŝ, prozisto, dramaturgo, reĝisoro, ĵurnalisto, pedagogo, socia aganto (n. 1892)
- Mikola Zerov, filologo, poeto, tradukisto, literatura esploristo (n. 1890)
- Valerian Pidmohilnij, verkisto kaj tradukisto (n. 1901)
- 1941; Zmitrok Bjadulja, belorusa prozaikisto kaj poeto, membro de la Literatura unio "Junularo" kaj Literatura unio "Altaĵo", klasikulo de la belorusa literaturo (n. 1886)
- 1942: Carl Sternheim, germana verkisto (n. 1878)
- 1953: János Gruzda, hungara reformita pastro, pentristo, disĉiplo de Pál Szinyei Merse (n. 1881)
- 1954: Henri Matisse, franca pentristo, reprezentanto de faŭvismo (n. 1869)
- 1957: Wilhelm Reich, aŭstra psikanalizisto (n. 1897)
- 1973: Marc Allégret, svisa reĝisoro laboranta en Francio (n. 1900)
- 1993: Lev Termen, sovetia fizikisto kaj violonĉelisto, inventisto konstruinta la muzikilon teremino (n. 1896)
- 1995: Isang Yun, korea komponisto (n. 1917)
- 1995: Szilárd Bálint, hungara instruisto kaj fervojisto, kunredaktanto de esperantlingva "Hungara Fervojista Mondo" kaj "Hungara Vivo", LKK-kunlaborinto de UK 1966 kaj UK 1983, aŭtoro de noveloj (n. 1909)
- 1996: Jean-Bédel Bokassa, Centr-Afrika diktatoro (n. 1921)
- 1996: Zoltán Keresztes, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, armenologo (n. 1929),
- 2005: Aenne Burda, germana eldonistino de revuoj aperantaj en 16 lingvoj (n. 1909)
- 2006: Olga Nagy, rumania hungara folkloristino, verkistino (n. 1921)
- 2009: Francisco Ayala, hispana verkisto, literatura kritikisto kaj sociologo (n. 1906)
- 2010: Jerry Bock, usona muzikisto filmomuzika komponisto (n. 1928)
- 2016: Endre Dudich, hungara geologo, geokemiisto, profesoro pri zoologio, Esperanto-tradukisto, aŭtoro de i.a. Ĉu vi konas la teron? kaj La lumo nutranta, membro de Internacia Scienca Asocio Esperanta, estrarano kaj honora prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Huberto, episkopo de Maastricht kaj Lieĝo
- Sankta Pirmino, visigota misia episkopo
- Sankta Malaĥio el Arnagh, irlanda episkopo, aŭtoro de la profetaĵoj de Malaĥio
- Sankta Martín de Porres, perua dominikano kaj mistikulo
- Panamo, Nacia tago (1903)
- Maldivoj, Venko-Tago, (1965)
- Naciaj tagoj (de la sendependiĝo):
- Dominiko, (1978)
- Mikronezio, (1986)
- Japanio: Tago de Kulturo cele de promocio de arto kaj altlernejaj entreprenoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 3-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.