Éric Bernard Coffinet
Éric Bernard Coffinet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto kuracisto |
Éric Bernard COFFINET (naskiĝis la 27-an de februaro 1957 en Parizo, do nun 67-jara) estas franca esperantisto kaj medicinisto, praktikanta kiel ĝenerala kuracisto en Nico[1][2][3]. Li mem informas pri si, loĝi en la eta komunumo Levens proksime de Nico[1][4] kaj esti engaĝita bahaano.[1][4][5] En la Esperanto-movado li interalie rimarkiĝas kiel aŭtoro de la "ukronia novelo" La nekredebla aventuro de la misio Moresten' - aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914, mem tradukita el franca originalo kaj publikigita en 2020 de Flandra Esperanto-Ligo, kiu en la originala versio senpage rete legeblas, se oni penas legi ĝin france. La novelon interalie recenzis Carlo Minnaja en monato (2020)[6] kaj Kalle Kniivilä en Beletra Almanako 38 (junio 2020).[7] Krom tio, li ankaŭ kontribuas en Vikipedio, per sia vera nomo Eric.Coffinet.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 memprezento en la propra retejo (france kaj esperante)
- ↑ kuracista informeto en linkedin
- ↑ same konciza kuracista informo en doctolib.fr
- ↑ 4,0 4,1 4,2 memprezento en Vikipedio
- ↑ bahaa sinprezento en la retejo bahai-biblio.org (france) kun traduko al esperanto
- ↑ la recenzo de Monato jen en la retbutiko de FEL (esperante)
- ↑ la recenzo en BA same en la retbutiko de FEL (esperante)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- propra retejo (france kaj esperante)