[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Venezuelo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venezuela)
Venezuelo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Gloria al Bravo Pueblo
Venezuelo en Ameriko; helverde la Reklamita Zono.
suverena ŝtato (–)
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Karakaso
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo, venezuela signolingvo
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, koloni-alemana lingvo, makua lingvo, Sanumá, vajua lingvo, Ninam, Warekena, Tamanaku, Yavitero, Yukpa, Japreria, gvahiba lingvo, Baré, Paraujano, Baniwa, Cumanagota, sapea lingvo, Barí, kviba lingvo, Abane language, pemona lingvo, Hodï, jekuana lingvo, jarura lingvo, Playero, Puinave, Maco, Yanomamö, Mandawaca, Piapoco, Piaroa, venezuela signolingvo, Macushi, panara lingvo, arutana lingvo, kariba lingvo, guaraa lingvo, nengatua lingvo, Curripaco, pemonoa lingvo, jabarana lingvo, Chaima, akaŭaja lingvo, mapoja lingvo
Loĝantaro 28 515 829 (2019)
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .ve
Landokodo VEN
Telefona kodo +58
Plej alta punkto Monto Bolivaro
Plej malalta punkto Lagunillas
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Nicolás Maduro
Ĉefministro Nicolás Maduro
Ekonomio
Valuto sovereign bolivar
vdr

La Bolivara Respubliko Venezuelo, hispane: República Bolivariana de Venezuela, kaj pli simple Venezuela (elparolata BeneSŬEla) nome Venezuelo estas tropika lando, nome suverena ŝtato situanta ĉe la norda marbordo de Sudameriko. Ĝi estas konstituita per kontinenta areo kaj granda nombro de insuloj kaj insuletoj en la Kariba maro; ĝia ĉefurbo kaj pli granda urba aglomeraĵo estas la urbo Karakaso.[1]

Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la Nederlandaj Antiloj: Arubo, Kuracao kaj Bonero (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago. Kun Gujano Venezuelo plendas reklamon al 159 542 km² de teritorio okcidente de la rivero Esequibo, nome areo konata kiel Esekiba GujanoZona en Reclamación (Reklamita Zono)​,[2] antaŭe sub kontrolo de Nederlanda Gujano.

La teritorio nuntempe konata kiel Venezuelo estis koloniigita de la Reĝlando Hispanio en 1522, kontraŭ rezistado fare de indianaj popoloj. En 1811, Venezuelo iĝis unu de la unuaj hispanamerikaj teritorioj kiuj deklaris sian sendependecon disde Hispanio. La luktadon por la sendependigo estris figuroj kiel Francisco de Miranda, Simón Bolívar kaj José Antonio Páez, kiuj estris kelkajn militkampanjojn kontraŭ la koloniak hispaniaj fortoj. En 1821, la sendependendismaj fortoj estritaj de Bolívar atingis definitivan venkon en la Batalo de Karabobo, kio ebligis la plifirmigon de la sendependeco de Venezuelo kaj de aliaj landoj kiuj kunformis la provizoran enton Granda Kolombio, kiel unio kiu ne daŭris multan tempon kaj finfine la Granda Kolombio dissolviĝis en 1830, lasante Venezuelon kiel sendependa lando. Venezuelo suferis la politikan agitadon kaj la aŭtokration kaj restis dominita de regionaj kaŭdiloj ĝis komenco de la 20-a jarcento. Ekde 1958, la lando havis serion de demokratiaj registaroj. La ekonomia krizo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj rezultis en kelkaj politikaj krizoj, inklude mortigajn tumultajn nomitajn "Caracazo" en 1989, du klopodoj de puĉo en 1992 kaj politika juĝado al la prezidento Carlos Andrés Pérez pro malversacio de publika mon(proviz)o en 1993. Kolapso en la fido al la politikaj partioj ekzistantaj kondukis en la prezidentaj elektoj de 1998 la eks-militiston Hugo Chávez al la prezidenteco, kaj al la komenco de la nomita Bolivara revolucio. Chávez ekregis konvokante Konstitucifaran Asembleon en 1999, kiu redaktis novan Konstitucion kiu inter alia ŝanĝis la oficialan nomon de la lando al República Bolivariana de Venezuela.[3]

En 2010, Venezuelo havis la nafto-rezervojn plej grandajn de la mondo kaj estis unu de la ĉefaj landoj eksportantoj de nafto.[4] Antaŭ la ekspluatado de la nafto, la lando estis eksportanto de agrikulturaj produktoj, kiel kafo kaj kakao, sed nafto tuj atingis la dominadon de la eksportadoj kaj la enspezoj de la lando. La tutmonda troa propono kaj prezaltigo de nafto en la 1980-aj jaroj kondukis al krizo de la ekstera ŝuldo kaj al longa ekonomia krizo. La inflacio plialtiĝis en 1996 kaj la indicoj de malriĉeco plialtiĝis ĝis 66 % en 1995. Por 1998 la MEP por persono malaltiĝis al la sama nivelo de 1963, nome triono de ties maksimumo, atingante ĝin en 1978. La registaro de Hugo Chávez sekvis ideologion kontraŭimperiisman kaj klopodis por ŝanĝo en la geopolitiko de la naftomerkato serĉante novajn merkatojn[5] kaj apogante landoj en kiuj mankas la nafta resurso; tiukadre ankaŭ pliiĝis la publika elspezo pere de la teorio de riĉodistribuado kaj kreskiĝis ankaŭ la ekstera ŝuldo ĝis pli ol 118 000 milionoj de dolaroj senkontrole[6][7] kaj spite la eksplodon de la naftekspluatado ties konsekvencojn oni konstatos post jaroj;[8] la enspezo de valutoj estis investitaj grandparte en ekonomiaj politikoj de sociala bonfaro, dum la landa venezuela produktado stagnis dum la unuaj jaroj de lia regado, pliigante la socialan enspezadon kaj portempe malpliigante la malriĉecon kaj la ekonomian malegalecon, pere ĉefe de la pliigo de la naftoprezoj kio helpis la pliigon de la enspezoj de la lando.

Post kelkaj jaroj, la malpliiĝo de la enspezoj grandparte pro la troa publika elspezado, la pliigo de la importadoj, la politika koruptado, la bojkoto fare de landoj aliancanoj de Usono, la malpliiĝo de la tutlanda produktado pro la troa ŝtata kontrolo kaj la ekonomiaj politikoj kiuj malhelpis la normalan disvolvigon de la privata sektoro,[9] estis amplekse menciitaj kiel faktoroj kiuj malstabiligis la ekonomion de la lando.[8] Tio kondukis al ĝenerala krizo kiu rezultis en inflaciego, ekonomia krizo, malabundo de bazaj produktoj (akrigita pro internacia bojkoto instigita de Usono) kaj drastaj pliigoj de sendungado, malriĉeco, malsanoj, infana mortindico, nesufiĉa nutrado kaj krimindico.[10][11][12][13] Fine de 2017, la agentejoj de kredita kvalifikado deklaris Venezuelon "nepagipova" rilate al la pagoj de la ŝtata ŝuldo.[8] En 2019, la Oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj publikigis informon indikantan, ke la refistaro de Venezuelo estas responsa pri sistemaj rompoj de la homaj rajtoj.[14]

Oni diras, ke la landonomo rilatas al Amerigo Vespucci, kiu vidis palafitojn kie loĝis indiĝenoj, kaj imagis «malgrandan Venecion», nomo kiu inspiris Alonso de Ojeda por nomi la nove malkovritajn kontinentajn terojn.[15]

La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de Ojeda. La skipo alvenis ĝis la Lago de Marakajbo inter la duoninsuloj Paraguana kaj La Guajira, kie ili observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitajn sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo VenecioVenezia, en itala—. La eltrovita regiono estis nomita de Ojeda kiel Venezuela, kio signifis ion kia Venecieto, fare de Vespuccci kiel Venezziola, hispanigita poste kiel «Venezuela» por la tuta regiono kaj por la golfo en kiu ili malkovris la palafitojn kiu estis nomita "golfo de Venezuela".[15] Poste la regiono estis konata ankaŭ kiel Tierra Firme (kontinenta tero), kiel neinsula regiono de la kontinento kiu estis esplorita de eŭropanoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Kart over Den bolivarianske republikken Venezuela
Mapo de Venezuelo kun ties urboj

Venezuelo havas ĉirkaŭ 2.800 kilometrojn longan marbordon. Laŭ marspaco, ĝi posedas suverenecon al 71 295 km² de teritoria maro,[16]​ al 22 224 km² en sia apuda zono,[16] al​ 471 507 km² de la Kariba maro kaj de la Atlantika Ocano laŭ la koncepto de ekonomia ekskluda zono,[17][18][19] kaj al 99 889 km² laŭ la koncepto de kontinentbreto.[20]​ Tiu granda marzono limas kun tiuj de dek tri ŝtatoj.[21]

El la tuta tera areo, ĉirkaŭ 39 % konsistas el arbaroj, 20 % el paŝtejoj kaj 4 % el agroj kaj kampoj. Venezuelo limas tere al tri ŝtatoj: oriente al Gujano per 743 kilometrojn longa limo, sude al Brazilo per 1.819 kilometrojn longa limo kaj okcidente al Kolombio per 2.050 kilometrojn longa limo. La tuto de la surteraj landlimoj de Venezuelo estas 4 612 kilometrojn longa.

Topografia mapo de Venezuelo.

Venezuelo dividiĝas je kvar regionoj: la Andoj, kiuj etendiĝas laŭ orient-okcidenta kurbo de la kolombia limo laŭ la kariba maro orienten (vidu artikolon Cordillera de Mérida; la Orinoko-enenaĵoj (Llanos) en la centro; la malaltebenaĵoj de Marakajbo en la nordokcidento (kun la Golfo de Venezuelo norde kaj la Lago Marakajbo sude de tiu); kaj la altebenaĵo de Gujano en la sudoriento. La Sierra La Culata estas la nomo kiun ricevas unu el la du sierras en kiuj dividiĝas la anda montaro survoje tra la centra parto de la zono anda de Venezuelo inter la ŝtatoj Mérida kaj Trujillo.

Venezuelo estas la sesa plej granda lando de Sudameriko. Ĝi estas la pejzaĝe plej diversa lando inter ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj. Estas granda kontrasto inter la dezertaj pejzaĝoj laŭ la istmo de Coro (Venezuelo) kaj la marĉoj de la delto de la Amacuro, la neĝkovritaj montoj de la Cordillera de Mérida kaj la vastaj ebenaĵoj en la centro de la lando.

Mérida, Venezuelo

La Lago Marakajbo estas grava geografia elemento de la landa marbordo kaj la Lago Valencia estas la dua lago laŭ gravo en Venezuelo post la lago Marakajbo.

Estas multaj insuloj, kiel ekzemple la Insularo Los Roques.

Antaŭ la 19-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.

La konkero fare de la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.

La unua fiksa setlejo de la hispanoj, nomata Nueva Cádiz estis fondita en 1522, la nuna ĉefurbo Karakaso fondiĝis en 1567. En la jaro 1577 la hispana krono enpostenigis guberniestron por administracii la regionon.

Sendependiĝo

[redakti | redakti fonton]
Subskribo de la declaro de sendependiĝo

La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón Bolívar.

La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo Chávez.

En la 21-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.

En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.

La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partopreno estis 25 %, kompare al la pli fruaj 50–60 % (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68 %) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris bonordaj ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.

Politika organizado

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Venezuelo.

Laŭ la Konstitucio de la jaro 1999, Venezuelo estas federacia ŝtato, organizita kiel prezidenta Respubliko sub la nomo Bolivara Respubliko de Venezuelo (República Bolivariana de Venezuela). La Prezidento de Venezuelo estas samtempe ŝtatestro kaj registarestro. Plenuma povo estas ekzercita de la Prezidento. Leĝodona povo estas reprezentita de la Nacia Asembleo. La Konstitucio mencias tri kromajn branĉojn de la federacia povo: la juĝan, la civitan kaj balotan branĉojn.

Teritoria organizado

[redakti | redakti fonton]
Malnova flago de Venezuelo

Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo pretendata de Venezuelo).

Ŝtatoj:

Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo

Eksportaĵoj Importadoj
Eksportaĵoj al: Procento Importadoj el: Procento
 Barato 47,6 %  Ĉinio 25,8 %
 Ĉinio 10,9 %  Usono 18,5 %
 Malajzio 9,09 %  Brazilo 13,3 %
 Hispanio 7,1 %  Barato 12,9 %
 Italio 4,33 %  Turkio 4,01 %
 Usono 4 %  Meksiko 3,79 %
 Brazilo 1,99 %  Hispanio 3,43 %
 Francio 1,73 %  Italio 2,77 %
 Nederlando 1,53 %  Argentino 0,94 %
 Turkio 1,14 %  Kanado 0,92 %
 Gvatemalo 1,11 % Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj UAE 0,85 %
Aliaj landoj 9,48 % Aliaj landoj 15,79 %
Referenco: OEC - The Observatory of Economic Complexity, 2020[22]
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Venezuelo, 2019

Venezuelo havas merkatan ekonomion, kies ĉefa bazo estas la eltiro kaj rafinado de petrolo por eksporto kaj interna konsumo. Ĝi estas la oka plej granda ekonomio en Latin-Ameriko, post Brazilo, Meksiko, Argentino, Kolombio, Peruo, Ekvadoro kaj Gvatemalo laŭ sia (nominala) MEP[23] kaj la sepa ankaŭ, laŭ sia (nominala) MEP.

La naftoindustrio dominas la miksan ekonomion en Venezuelo. La nacia petrolkompanio estas PDVSA. La naftoindustrio disponigas proksimume trionon de la malneta enlanda produkto de la lando, proksimume 80% de ĝiaj totalaj eksportaĵoj, kaj proksimume duonon de la enspezo de la registaro. La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭ Lago de Marakajbo, ĉe la Golfo de Venezuelo kaj proksime de la baseno de la rivero Orinoko, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. Venezuelo provas diversigi sian ekonomion, kaj redukti sian dependecon de la naftoindustrio. Ekzistis provoj evoluigi pezan industrion en la kampo de fero kaj aluminio kaj provo revivigi agrikulturon en la lando. La ferindustrio kaj agrikulturo de la lando disponigas parton de la totalaj eksportaĵoj de la lando. La lando ankaŭ havas industriojn de konstrumaterialoj, tekstiloj, asemblado de veturiloj kaj aviadiloj. La nemoveblaĵoj-sektoro kaj turismo en la lando ankaŭ estas evoluigitaj.

Malgraŭ la streĉitaj rilatoj inter Usono kaj Venezuelo, preskaŭ duono de eksportaĵoj estas al Usono kaj preskaŭ triono de importado estas de tie. Kolombio (alia lando, kies rilatoj kun Venezuelo estas tre streĉaj), Brazilo, Meksiko, Panamo, Ĉinio, Barato, kaj Turkio estas la landoj el kiuj venas la ceteraj importaĵoj. La resto de la eksporto iras al la Nederlandaj Antiloj, Barato, Ĉinio, Malajzio, Hispanio, kaj Italio,

La Centra Banko de Venezuelo, kies prezidanto funkcias kiel la reprezentanto de la lando ĉe la Internacia Monunua Fonduso, respondecas pri la disvolviĝo de la monpolitiko kaj de la kurzo nacio valuto, la venezuela bolivaro. Ĝis la 1980-aj jaroj, la bolivaro estis konsiderita unu el la plej stabilaj valutoj en Latin-Ameriko, sed ekde 1983 ĝi malfortiĝis pro alta inflacio.

La prosperaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

De la 1950-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj, la ekonomio de la lando estis la plej forta en Sudameriko. La ekonomia ekprospero en tiuj jaroj altiris multajn enmigrintojn. La ekonomio de la lando malfortiĝis dum la naftokrizo de la 1980-aj jaroj. Kun la plialtiĝo de naftoprezoj, la ekonomio plifortiĝis, kaj multe malfortiĝis kiam ili falis. En 2006 la pliiĝo de MEP estis proksimume 10% jare, sed en 2015 estis malkresko de 6% en MEP.

La krizaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ekonomia ekprospero en la dua duono de la 20-a jarcento, ekde la komenco de 2020, la ekonomio de Venezuelo estas en la mezo de ekonomia kaj humanitara krizo. En julio 2017, oni anoncis, ke la akra politika krizo kaŭzis valutajn rezervojn malaltiĝi al la plej malalta nivelo en 15 jaroj. La krizo komenciĝis en 2014 pro la malaltiĝo de naftoprezo, kiu kaŭzis perfortajn koliziojn inter manifestacianoj kaj policaj fortoj, kune kun manko de bazaj nutraĵoj kaj eĉ malsato inter iuj el la loĝantaro de la lando.

En 2018, Venezuelo fariĝis malriĉa lando, kie multaj beboj suferas pro subnutrado kaj multaj eĉ mortas pro malsato. Kiel rezulto de la krizo, ĉirkaŭ 4,5 milionoj da venezuelaj civitanoj forlasis ĝin. Laŭ raporto donita de Unuiĝintaj Nacioj laŭ peto de la registaro, ekde la komenco de 2020, proksime de 9,3 milionoj da homoj, proksimume triono de la loĝantaro, estas en stato de modera aŭ severa manĝa malsekureco. La fenomeno estas ĝenerala en ĉiuj distriktoj de la lando, inkluzive en relative prosperaj lokoj. Laŭ la raporto, 60% de domanaroj raportis, ke ili reduktis la kvanton de viando en manĝoj. Familianoj de 33% de domanaroj konsentis labori por manĝaĵo anstataŭ mono, kaj 20% de domanaroj devis vendi familiajn havaĵojn por pagi bazajn bezonoj. [24]

Hiperinflacio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la raportoj de la centra banko de la lando, en januaro 2008 inflacio staris je 21,9%. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, inflacio pliiĝis, en 2015 inflacio atingis 275%, kaj en februaro 2019 al 2,295,981%. [25]

En 2013-2023 la venezuela bolivaro perdis ĉirkaŭ 200 mil elcentojn de sia valoro kontraŭ la usona dolaro, kreinte la plej ekstreman hiperinflacion en la mondo. Ĝis 2021 venezuelanoj tra la mondo aktive uzadis Valiu, ĝiran platformon bazitan sur blokĉeno, kie eblis ĝiri monon al Vezenuelo, aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn varojn, kaj aĉeti ĉifromonon per pesoj. En decembro 2021 la platformo anoncis sian fermon pro la riska situacio en Venezuelo. La registaro kreis ŝtatan nacian ciferecan monon Petro[26].

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Venezuelo estas la hispana (precize la venezuel-hispana) kaj la indiĝenaj lingvoj, inter kiuj estas (kun nombro da parolantoj) la lingvoj:

Tiuj indiĝenaj lingvoj apartenas al la familioj:

Inter la uzataj lingvoj estas ankaŭ la venezuela signolingvo.

La jaro komenciĝas per la 1-a de januaro, la Novjaro. En marto aŭ aprilo okazas la paska festo. Ekde la 19-a de aprilo 1810 oni festas ĉiujare la deklaracion de sendependeco. Kiel en aliaj landoj, la 1-a de majo estas feritago, la tago de laboro. La 24-an de junio oni festas la memoron de la batalo de Karabobo.

La nacia festo okazas la 5-an de julio (Día de la Independencia, tago de sendependeco), la tago en kiu estis verkita en 1811 la deklaracio pri sendependeco. Alia ferio estas la 24-a de julio, la naskiĝtago de Simón Bolívar. La malkovro de Ameriko estas festata la 12-an de oktobro, kaj kristnaskon la 25-an de decembro.

Pro la forta katolika tradicio de la landoj la plej diversaj sanktultagoj estas festataj tra la tuta jaro en malgrandaj lokaj festoj.

Muzikpedagogio El Sistema

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1975 la venezuela ekonomisciencisto kaj muzikisto José Antonio Abreu estigis tutlandan reton de junulorkestroj (Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, nomata ankaŭ El Sistema). Tio intertempe ebligis al 300.000 infanoj kaj junuloj senpage obteni muzikedukadon kaj personan muzikilon. La rezultoj famiĝis internacie. La muzikpedagoga laboro de El Sistema helpas rompi la cirklon de malriĉeco kaj perforto. En 2009 kreiĝis la filmo El Sistema de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier.[27]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Muzeo Jesús Rafael Soto: muzeo pri moderna arto

Inter la plej konataj vidindaĵoj estas la katedralo de Coro, la Chiesa de San Clemente, la katedralo de Ciudad Bolívar, la katedralo de Caracas, kaj la preĝejo de San Francisco. Aparte vidindaj estas ankaŭ la kapitolo de Caracas kaj la domo de la guberniestroj en Ciudad Bolívar.

La panteono kaj la urba teatrejo estas inter la plej konataj konstruaĵoj de Caracas..

La akvofalo de Angel estas kun alteco de 978 metroj (plej alta ŝtupo 805 m) la plej alta akvofalo de la mondo.

Inter naciaj parkoj menciindas Nacia Parko Sierra Nevada.

La nacia manĝaĵo estas Pabellón Criollo, kombinaĵo el nigraj faboj (Caraotas), kuirbanano (Platano), rizo kaj disŝirita fibra viandaĵo (Carne Mechada). Alia tipa manĝaĵo estas Hallacas, mikspoto el bovaĵo, sekvinberoj, legomoj, kaporoj, olivoj kaj nuksoj en maiza pasto.

Amaskomunikiloj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Venezuelo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Venezuelo.

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto el 1934, pioniro de la Esperanto-movado en Venezuelo estis George O. Messerl en la urbo Porlamar, kie en 1909 estis fondata la unua landa Esperanto-grupo, kiu ricevis la nomon „Progreso“. En 1906 la gazeto „El Dominical“ de Caracas havis Esperanto-fakon, redaktatan de li. En 1910 en San Cristobal aperis gazeto „Anda Lumo“. Laŭ la iniciato de Benito Losada (en la literaturo konata kiel "Paco-Tillero") en 1912 fondiĝiŝ nacia organizaĵo Venezuela Esperanto-Asocio, kiu post kelkaj jaroj de funkciado ĉesis agadi, sed la 27-an de novembro 1974 estis refondita. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj estis en tri urboj, la landa UEA-delegito en 1933 estis en Caracas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĉefurbo estis iam en Coro (1527-1545) kaj El Tocuyo (1545-1577). Karakaso estis oficiala ĉefurbo ekde 1577. Estis provizoraj ĉefurboj ankaŭ Maracay (1812), Valencia (1812, 1830 kaj 1858), kaj Angostura (nuntempe Ciudad Bolívar, 1819-1821).
  2. «Historia de los problemas limítrofes de Venezuela» (PDF). Radio Fe y Alegría. 2005. Arkivita el originalo la 22an de oktobro 2013. Konsultita la 19an de marto 2013.
  3. Castillo, Mariano; Hernández, Osmary (5a de marto 2013). «Hugo Chávez, el socialista que lideró la revolución bolivariana». CNN. Konsultita la 25an de decembro 2013.
  4. «CVP: Venezuela produce entre 600.000 y 640.000 barriles diarios de petróleo». Banca y Negocios. 18a de oktobro 2021. «Reinaldo Quintero, presidente de la Cámara Petrolera de Venezuela, afirmó que en el país se están produciendo entre 600 y 640 mil barriles de petróleo »
  5. «La geopolítica petrolera del Gobierno está poniendo las bases para salirse del mercado estadounidense» «los contratos de suministros al sistema Citgo que eran a 10 años son reducidos a una vigencia de 1 año, y 1 año de prórroga» «PDVSA MADURA LA SALIDA DE CITGO».[rompita ligilo] ABC de la Semana. 4a de novembro 2010.
  6. «La deuda externa en 2013 alcanza los 118.758,40» «DEUDA EXTERNA VENEZOLANA». Economia.com. Novembro 2016.
  7. Di Stasio, Alejandro (29a de aŭgusto 2019). «Deuda pública de Venezuela alcanza los $130 633 millones, según la AN». Efecto Cocuyo. Konsultita la 16an de julio 2020.
  8. 8,0 8,1 8,2 «Cómo Venezuela pasó de la bonanza petrolera a la emergencia económica». BBC. 25a de februaro 2016.
  9. «¿Cómo explicar la catástrofe económica venezolana? | Nueva Sociedad». Nueva Sociedad | Democracia y política en América Latina. 16a de aprilo 2018. Konsultita la 24an de februaro 2022.
  10. Kevin Voigt. "Chavez leaves Venezuelan economy more equal, less stable", CNN, 6a de marto 2013. Kontrolita 6a de marto 2013. angle
  11. "The House That Chavez Built", 7a de marto 2013. Kontrolita 6a de februaro 2015. angle
  12. "For Venezuela, Drop In Global Oil Prices Could Be Catastrophic", 25a de decembro 2014. Kontrolita 4a de januaro 2015.
  13. "Volver a ser pobre en Venezuela", 1a de februaro 2015. Kontrolita 3a de februaro 2015.
  14. Oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, eld. (Junio 2018). Violaciones de los derechos humanos en la República Bolivariana de Venezuela: una espiral descendente que no parece tener fin (PDF). Konsultita la 24an de majo 2020.
  15. 15,0 15,1 «500 años del nombre de Venezuela». Universitato de Barcelono. Konsultita la 13an de januaro 2009.
  16. 16,0 16,1 «El territorio venezolano». Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Kalipedia Venezuela. Konsultita la 20an de marto 2013.
  17. Límites y fronteras de Venezuela (hispane) (PDF). Centro Nacional de Tecnologías de Información (CNTI ), p. 6. Arkivita el la originalo je 2014-04-05. Alirita 2024-04-03.
  18. «Venezuela — El Mar Caribe».[rompita ligilo] The Nature Conservancy.org. Konsultita la 20an de novembro 2012.
  19. Sea Around Us Project (s/f). «EEZ Waters of Venezuela» (en angla). seaaroundus.org. Konsultita la 19an de novembro 2012.​
  20. Sea Around Us Project (s/f). «EEZ Waters of Venezuela» (en angla). seaaroundus.org. Konsultita la 19an de novembro 2012.
  21. Refugio de Fauna Silvestre Isla de Aves (hispane). Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2024-04-03.
  22. Venezuela (VEN) Exports, Imports, and Trade Partners (angla), 21-an de aprilo 2022
  23. Report for Selected Countries and Subjects (angle)
  24. The World Factbook Arkivigite je 2013-09-23 per Archive.today — Central Intelligence Agency, www.cia.gov
  25. Le Figaro Au Venezuela, l'inflation annuelle avoisine les 2 millions pour cent, prenita la 14-an de marto ‏2019 (franca)
  26. Bradley (2022-08-15) La batalo pri ĉifromonaj revoj en Mjanmao (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.
  27. El Sistema, Dokumentaria filmo Arkivigite je 2009-04-12 per la retarkivo Wayback Machine de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier, 2009

Plia legaĵo

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]
  • Atlas de Tradiciones Venezolanas. Caracas: Fundación Bigott, C.A. Editora El Nacional. 1998. ISBN 980-6428-62-5.
  • Diccionario de Historia de Venezuela de la Fundación Polar. Vol. 1 al 4 (2a eldono). 1997.
  • Grandes Maravillas de Venezuela. Caracas: Ediciones Editarte, C.A. Editora El Nacional. 2004. ISBN 980-6518-30-6.
  • Venezuela en Datos 2007. Caracas: Ediciones Editarte, C.A. Editora El Nacional. diciembre de 2006.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Venezuela en la hispana Vikipedio.